OpenStreetMap

Diary Entries in Esperanto

Recent diary entries

Kiel skribis Alan Mustard (prezidanto de OSMF) en sia taglibra afiŝo “The 2021 OSMF Survey of the OSM community has been activated”:

La enketo de OSMF al la OSM-a komunumo en la jaro 2021 estis “aktivigita” kaj nun estas respondebla ĝis la 14-a de Februaro (2021-02-14). Bonvolu retumi al https://osmf.limequery.org/281662 por aliĝi la enketon. Vi ricevos retmesaĝon kun unuope uzebla ĵetono (ligilo), per kiu vi povos partopreni la enketon.

La enketo haveblas en (ĝis nun) 16 lingvoj. Bonvolu konscii, ke la persa traduko estas tute (100%) maŝine-tradukita, pere de Microsoft Translator. Alan anticipa pardonpetas pri eraroj, ĉar ĝi estas lingvo, kiun li ne regas kaj li ne povis trovi tradukistojn por redakti kaj korekti la maŝina traduko. Kvankam verŝajne estas eraroj, li esperas, ke ne estu gravaj mistradukoj, kiuj iĝus la enketon neebla kompreni. Se vi povas helpi redakti la persan tradukon, bonvolu mesaĝu al li.

Bonvolu disvastigi tiun mesaĝon tra la tuta OSM-a komunumo – diskonigu! Bonvolu uzi viajn preferitajn komunikajn kanalojn por instigi ĉiujn en la OSM-a komunumo tutmonde partopreni ĉi tiun enketon! Alan (kaj mi) antaŭ-dankas vin pro tio.

Tovu en taglibra afiŝo “The 2021 OSMF Survey of the OSM community has been activated” de Alan ligilojn al la enketo en diversaj lingvoj. Ankaŭ eblas ŝanĝi la lingvo en la aliĝa paĝo https://osmf.limequery.org/281662 aŭ eĉ dum respondi la enketon.

Tre koran saluton, kaj feliĉan mapo-faradon!
Samideane,

Raphael (das-g)

De ioma tempo la redaktilo iD provas unuigi vendejojn/punktojn de intereso de diversaj markoj, enkondukante la etikedojn brand, brand:wikidata kaj brand:wikipedia. La du unuaj estas necesaj, tamen la etikedo brand:wikipedia hazarde preskaŭ ĉiam ligas al angla Vikipedio.

La redaktilo markas punktojn sen Vikipedia-ligilo en tiu ĉi nedezirata lingvo kiel havantajn nekompletajn etikedojn: kaj instigas al amase ilin ripari:

Mi volis protesti kontraŭ imperiisma angla lingvo kaj provis aldirekti kelkajn ligilojn de vestaj vendejoj al lingvo de lando, el kiu la firmao devenas: github.com/osmlab/name-suggestion-index/pull/2720. Ĉiuj miaj agoj estis blokitaj ĉe github/osmalb:

Mi provis diskonigi la problemon pli supre: github.com/openstreetmap/iD/issues/6471. Miaj argumentoj estis troigitaj kaj parodiitaj:

“Se vi vere maltrankvilas pri angla hegemonio, mi rigardus ĉiujn OSM-etikedojn, ne ses vestaĵojn.”

Kutima uzanto de OSM ne devas scii etikedojn, pri ĉio zorgas redaktiloj kaj aliaj programoj.

Nuntempe (2019-06-09) la ĉefpaĝo de OSM eĉ ne ebligas klaki en brand:wikipedia (sed brand:wkidata funkcias): ekzemplo.

Ĉiuj viaj kodeksoj de konduto estas fek’ valoraj kaj algluitaj nur por bone aspekti.

Posted by ☆Finvenkulo on 10 March 2017 in Esperanto.

Saluton al ĉiuj esperantistoj!

Mi antaŭe kontribuis al traduko de OSM-retejo, mi parte finis (52%) traduki la redaktilon ‘iD’ kaj nun mi volas ordaranĝi esperantajn nomojn. Mi aldonis nomojn (esperantajn kaj en aliaj planlingvoj - se mi trovis ilin en Vikipedio) por plejparte da maroj, nun mi volas korekti nomojn de landoj. Ekzistaj nomoj de landoj en OSM plejparte estas ‘-i-‘ kaj ‘-land-‘ nomoj anstataŭ ‘-uj-‘, mi volas ‘ujigi’ la nomojn kaj enmeti alternativajn nomojn en etikedon ‘alt_name:eo’. Detaloj kial mi volas tion fari kaj kial -uj- nomoj estas pli simplaj kaj logikaj ol tiujn kun ‘-i-‘ kaj ‘-land-‘ vi trovos en la teksto ‘Rusoj loĝas en Rusujo’.

Mi esperas, ke vi komprenos miajn ŝanĝojn kaj miaj redaktoj ne estos malfaritaj…

Krom tio, mi volas forigi malĝustajn etikedojn ‘name:simple’, ‘simple’ ne estas 2 aŭ 3 litera ISO-kodo!

Posted by Obelixx on 2 November 2011 in Esperanto.

I added all HVDC Overhead Powerlines ( inclusive electrode lines - with one exception) according the coordinates to Open Street Map, if they were not already shown

These lines are
* Baltic-Cable ( http://en.wikipedia.org/wiki/Baltic-Cable )
* Konti-Skan ( http://en.wikipedia.org/wiki/Konti-Skan )
* Cross-Skagerrak ( http://en.wikipedia.org/wiki/Cross-Skagerrak )
* HVDC Gotland ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Gotland )
* Fenno-Skan ( http://en.wikipedia.org/wiki/Fenno%E2%80%93Skan )
* HVDC Italy-Greece ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Italy%E2%80%93Greece )
* HVDC Volgograd-Donbass ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Volgograd%E2%80%93Donbass )
* SACOI ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Italy%E2%80%93Corsica%E2%80%93Sardinia )

However, I was not able to add the electrode line of SACOI on Corse, as I do not know where it runs ( it looks like a 20 kV line with 2 conductors and such objects can be barely detected on satellite pictures).
Also I was not able to add the electrode line of HVDC Volgograd-Donbass in Volgograd area, as it is not clearly shown.

Hereby people in Bastia area and Volgograd can help.

In both cases